Laŭ statistikoj, de januaro ĝis junio, Xixia eksportis ŝiitake-fungojn por valoro de 360 milionoj da dolaroj. Ĝi situas en la sudokcidento de la provinco Henano, monta distrikto ĉefe evoluigita de forstado. Pro tio, la jara eksporta volumeno de ŝiitake-fungoj kreskis de 32 milionoj da dolaroj en 2008 ĝis 112 milionoj da dolaroj, kaj poste 600 milionoj da dolaroj en 2014, kio estas 20-obla kresko en ses jaroj.
Ĉiam, la enmigrada inspekta oficejo de Nanyang baziĝas sur la karakterizaj rimedoj de manĝeblaj fungoj de la distrikto Xixia, akcelas la konstruadon de demonstraj areoj pri kvalito kaj sekureco por eksportado de nutraĵoj kaj agrikulturaj produktoj kaj ekologian devenatestilon, klopodas nutri kaj subteni la eksportajn entreprenojn pri manĝeblaj fungoj, antaŭenigas la profundan transformon kaj plibonigon de la manĝeblaj fungindustrio en la distrikto Xixia. Disvolvas la modelon de "restaĵmonitorado + ŝlosila detekto + reguliga aprobo" por eksportado de manĝeblaj fungoj, mallongigante la ciklon de inspektado kaj kvaranten-liberigo. Daŭre plifortigas la konstruadon de la kvalit- kaj sekurecnormoj por ŝiitake-fungoj en Xixia, kaj ankaŭ plibonigas la markinfluon kaj merkatan posedon.
De CEMBN
Afiŝtempo: 5-a de aŭgusto 2016